index.html Conduit Home  kom.htm Язык, общение, алфавит, главная  Copyright © 2001, SIAZ.
LA REZOLUCIO DE KASPIREGIONA ESPERANTO-KONFERENCO "KASPIAJ ESPERANTO-TAGOJ-1"(KET-1)

LA REZOLUCIO DE KASPIREGIONA ESPERANTO-KONFERENCO "KASPIAJ ESPERANTO-TAGOJ-1"(KET-1)

Teksto la Rezolucio:


La 1-7-an de julio,2001 j. en Baku, la c'efurbo de Azebajg'ana Respubliko okazis la 1-a Kaspiregiona Esperanto-Konferenco "Kaspiaj Esperanto-Tagoj-1" (KET-1), kiun organizis kaj kolektis Azerbajg'ana Esperanto-Asocio (AzerEA) kaj kiun partoprenis delegacioj el Azerbajg'anio, Irano, Rusio, Kartvelio.

En laboro de la konferenco partoprenis 15 subtenantoj de la Internacia lingvo Esperanto el Azerbajg'anio (la gvidanto, prezidanto de AzerEA s-ro S'aig Bahramoglu Mamedov), 14 - el Irano (la gvidanto, g'enerala direktoro de Irana Esperanto-Centro s-ro Reza Torabi), 2 - el Rusio (la gvidanto, vic-prezidanto de Rusia Esperantista Unio s-ro Abdurahman Junusov kaj prezidanto de Kartvela Esperanto-Asocio s-ro Avtandil Abuladze.

Inter inventintoj al KET-1 estis rektoro de Universitato "Tefekkur" s-ro Mail Damirli, prezidanto de Inventista Unio de Azerbajg'anio (SIAZ) s-ro Tofig Imamalijev, reprezentantoj de la gazetaro. La alta protektanto de KET-1 estis honora membro de AzerEA, fama azerbajg'ana poeto s-ro Ramiz Hejdar, kiu dedic'is al partoprenantoj de KET-1 la aron de siaj versoj.

Krome oficiuloj de la s'tatregistaro estis invitita urbestro de Baku s-ro Hag'ibala Abutalibov kaj ambasadoroj de Rusio, Irano, C'inio, Japanio, Germanio, Pollando, Kartvelio.

Dum solena malfermo de KET-1, okazinta en la konferenc-halo de Universitato "Tefekkur" la 2-an de julio, 2001 j., en sia lanc'a prelego la gvidanto de la organizkomitato de KET-1, prezidanto de AzerEA S'aig B. Mamedov indikis, ke la organizo kaj kolekto de KET-1 estis planataj en kadro de plua realizo de la azerbajg'ana internacia iniciato POR INTERS"TATA LINGVO ESPERANTO, kiun subtenis la registaro de Azerbajg'anio.

Estis indikite, ke en kadro de preparado la konferencon estis organizitaj instruado de Esperanto en 3 universitatoj (la s'tataj Bakua slava kaj Sumgajyta kaj en "Tafakkur"), eldonita lernolibro "Internacia lingvo Esperanto" (ruslingva), preparita loko por KET-1 en ripozejo "Sahil" de Garadaga distrikto de Baku, dissenditaj invitiloj.

En la prelego de prezidanto SIAZ s-ro Tofig Imamalijev raportis pri la agado de SIAZ en kampo de plifaciligo komunikadon je internacia nivelo, al partoprenantoj de KET-1 estis demonstritaj la Internacia Komputila Alfabeto KOMAL kaj 8-butona klavaro SIAZ, plifaciliganta laboron kun komputilo au kun ajna tajpa mekanismo, gramatikon (la s'losilon Esperanto SIAZ), adaptitan por komputila tradukado. Oni indikis kiel perspektiva dauri laboron kun c'iinventoj kaj kun iniciato POR INTERS"TATA LINGVO ESPERANTO, kiel solvo de unueca tasko.

Dum KET-1 estis organizitaj 3 ekskursoj (en "Interna urbo", "Gobustan", "Ates'gah"), en kadro de tradicia "Somera universitato" oni auskultis prelegojn pri historio kaj pri nuna stato de E-movado en Azerbajg'anio, pri la modeloj de azerbajg'ana literaturo esperantigitaj (je ekzemplo de popolaj kvarversoj "bajaty"), prelegoj pri E-movado en Irano, Rusio kaj Kartvelio.

Dum solena malfermo de KET-1, okazinta la 6-an de julio, 2001 j. en la konferenc-halo de Universitato "Tefekkur", la partpoprenintoj de KET-1 taksis KET-1 kiel rimarkinda en Kaspia regiono kaj en monda E-movado kaj esprimis opinion dauri similajn renkontig'ojn tre utilajn kaj akceptis kelkajn subajn decidojn:

  • Aprobi kaj subteni la proponon de la gvidanto de rusia delegacio pri organizo de KET-2 en Dagestano (RF) en junio, 2002 j.
  • Aprobi kaj subteni la proponon de la gvidanto de irana delegacio pri organizo de KET-3 en Irano en 2003 j. En kadro de plenumo de c'i tasko AzerEA kaj IEC komencu laboron por prepari kaj eldoni E-lerniloj kaj vortaroj 2-alfabetaj (latina kaj araba), kiuj helpos rapide likvidi la analfabecon de unu azerbajg'ana popolo, log'anta en Azerbajg'anio (8 mln) kaj en Irano (30 mln), okazinta pro 2 diversaj alfabetoj (latina - en Azerbag'anio kaj araba - en Irano).
  • Aprobi kaj uzi la sperton de Kartvela Esperanto-Asocio, kiu sukcesis subskribigi la oficialan dokumenton, per kiu Ministerio pri la klerigado de Kartvelio permesis instrui Esperanton en lernejoj de la lando.
  • Je nomo de KET-1 saluti la 86-an Zagreban UK kaj proponi al la estraro de UEA subteni la iniciaton POR INTERS"TATA LINGVO ESPERANTO, fondi la koncernan komisionon de UEA, informi pri c'iiniciato UN-on, helpi al Azerbajg'anio trovi potenciala(j)n partnero(j)n de la eksperimento, sinturnante al esperantistoj de C'inio, Japanio, Pollando, Hungario, Ukrainio ktp., helpi serc'i investistoj por la eksperimento, precipe inter ekologidefendaj organizaj'oj, c'ar la eksperimento supozas komenci paralelan inters'tatan korespondadon je konkreta temaro pri ekologia kunlaboro, helpi trovi investistoj, kiujn povus interesi ergonomia 8-butona klavaro SIAZ.
  • Propagandi en siaj landoj kaj inter esperantistoj de aliaj landoj TTF-s'riftoj KOMAL por uzi ilin en la komputiloj kiel perspektiva alternativa komputila alfabeto.
  • Rekomendi en siaj landoj, al eperantistoj de aliaj landoj kaj peti UEA proponi al internacia scienca asocio, kaj al la Komisio de UNIKODE, preparantan la universalan skemon de la komputilaj simboloj la komputilan alfabeton KOMAL, kiel bazon de Internacia fonetika transliteraro.
  • Fondi Kaspiregionan komunan informilon (eble, retan) por aktivigi inters'ang'on de informoj kaj entute aktivigi E-movadon en la regiono.


Estis subskribite la 6-an de julio, 2001 dum KET-1, 1-7-an de julio,2001 j.
Baku, Azerbajg'ana Respubliko
je la nomoj:

Irana Esperanto-Centro (IEC)
s-ro Reza Torabi, g'enerala direktoro de IEC

Kartvela Esperanto-Asocio (KarEsA)
s-ro Avtandil Abuladze, prezidanto de KarEsA

Rusia Esperantista Unio (REU)
s-ro Abdurahman Junusov, vic-prezidanto de REU

Azebaj'ana Esperanta Asocio (AzerEA)
s-ro S'aig Bahramoglu (Mamedov), prezidanto de AzerEA



Спасибо, что зашли
kom.htm Язык, общение, алфавит, главная  conduit@rambler.ru Отправить нам письмо  вверх

© All Rights Reserved
Hosted by uCoz